Wednesday, May 31, 2006

Fulmobando

Ni devas havi iaj fulmobandoj en Dubajo. Kiel Pac-Manhattan au Kapkusen-batalado fulmobando au Mobile Clubbing.

Nu, fulmbandanoj bezonas koni la Fulmbanda Manifesto (Angle kaj Romana) de Aglomerari Spontane.

Vidu ankaue: Flashmob.com.

technorati tags: , ,

Tuesday, May 30, 2006

Hamas kaj la Referendo

Legu:


Vere, kompreneble la referendo estas malŝparas la tempon kaj la monon, speciale en registaro kiu ne havas monon au ne estas elektronik-rivelata. Sed la Palestina popolo gajnas pro la referendo, ĉar la problemoj inter Hamas kaj Fatah la malsamaj, kaj estas kompreneco detala pri kion la popolo deziras, sen movadoj politikaj.

Nu, ni konas ke la Palestina popolo deziras ke Hamas regu la registaron, anstataŭ Fatah, sed ni ne konas fakte se la popolo Palestina deziras unu nacion, au du naciojn kiel solvo.

technorati tags: , , , ,

Sabah - La filmo

Mi vidis "Sabah" la Kanada filmo pri Islamanino kiu amiĝas ne-Islamano. La IMDB nune havas 7.4/10 por la filmo.

Mi havas ŝatecon por Arsinée Khanjian kaj Atom Egoyan, speciale pro la filmo Ararat. Kaj mi aŭdis pri Sabah en la BBC Araba Radio.

Mi havas amikinojn kiujn havas la saman problemon kiel Sabah. Ili amas virojn ne-Islamanojn, aŭ ne el iliaj kulturoj. Mi deziris vidi la filmon por bona ideo pri la plena afero.

La filmo estas bona. Mi donas 7 el 10. Estas filmo vidinda. Sed iam, la filmo ŝajnas pli malpli ne reala, speciale la fino. Oni devas esti optimisma, sed mi ne estas vere optimisma. Ne ĉiuj familioj akcepti fine la verecon.

Sed, oni bezonas vidi la filmon, por kompreni la aferon pli malpli bone. Kaj Arsinée Khanjian devis meritis la aljuĝaĵon Genie.

technorati tags: , , , ,

Sunday, May 28, 2006

irrepressible.info

Por la libereco de esprimado je la interreto, mi subskribis je tion, de Amnestio Internacia. Nu, mi, kiel la uloj aliaj en la Emirlandoj kiuj uzas la interreto tra Etisalat, konas ke ĉiutage ni ne vidas informaĵojn sed vidas tion.

Eble malgrandigas tio la cenzurismo interreta je la Emirlandoj, kaj la landoj aliaj en la mondo.

technorati tags: , , ,

Thursday, May 25, 2006

Malvera?

Nenia komento pri la novaĵo, sed mi ne legis tiun gazeton longtempe.


technorati tags: , ,

Monday, May 22, 2006

Iuj Pensigemaj

Progreso senpolitika: Ynet: Israeli plants Palestinian flag on Mt. Everest. Mi feliĉas, kaj esperas kun la esperantoj de paco.

... Plia je Everest-Paca Projekto kaj en la Gulf News

Ni konas ke Aljazeera Televido estas netendencema novaĵa televido. Sed, Fatah kaj Hamas akuzis Aljazeera de tendencado. Ŝajnas kiel tendencemeco ne ekzistas tien, Fatah kaj Hamas estas rivaloj. Do, kiu bruligis la aŭtomobiloj de Aljazeera TV en Ramallo?

technorati tags: , , , , , ,

Friday, May 19, 2006

Fejruz en Baalbek

Estas oficia! Ŝi kantos tri-nokte en Baalbek.

Mi ne iris al ŝia koncerto heiraŭ.

Tuesday, May 16, 2006

Vi Manojn Viajn Ruĝigas

(Elaph: Dhahi Khalfan: La mortpuno atendas la Saudia Mortiganto)

"Ne, ni ne permesas vin bedaŭregas pro la krimo, tamen ni donas vin la donaco de morto, do ne bedaŭru."

Tio punado ekzistas ankoraŭ, bedaŭrinde. Mi pensas ke ĝi ne helpas. La mortpuno, se vi dezirus tiamaniere klarigi ĝin, estas la puno ke en la farado kreigas tuj krimon alian kiu estas la mortigado. Se vi konsiderus tion kiel mortigado leĝa, ĝi estu vere tion... Mortigado, se vi ŝatus aŭ ne. Se la mortpuno okazus, kun via subtenado, do konsideru ke viaj manoj ruĝintaj pro la sango de homo alia. Ja, homo, ne monstro.

technorati tags: , , , ,

Sunday, May 14, 2006

Diskriminacio kontraŭ la HIV+uloj

Se la menciita io en la Emirlanda Komunumblogo estus vera, kaj menciita en 7DAYS gazeto. Do, tio estas rabia kaj koleriga el la Polico Dubaja, antaŭ nelonge mi parolis pri la Al Emarat Alyoum artiklo diris pri la fidado de la residantoj de AbuDabio ekzistas por la Polico tien; mi ne fidas al Polico, eĉ se estus "la plej bona polico en la mondo".

Jen mia komento por la artiklo:

As a friend of an HIV+ person (his blog is unfortunately blocked), I realize and notice how some people can become quite discriminant of people carrying the virus.

It's disgusting how the entire thought shows an intention to the invasion of privacy. This is not the way to tackle the increase in HIV+ people in the UAE.

Most people do have a conscience, you know, if they know that they're HIV+ they'd take constraints with their sex life and do something about it. My friend's one of the founder's of RugUp, which I think is quite a good way of spreading vigilance about the entire issue. Maybe a better way is to make things clearer about the HIV/AIDS issue, not simply banning HIV+ people from coming over.

How about large and loud safe-sex ads? Despite the legal status of sex, law never stopped people from having sex. Might as well convince people that if they're going to have sex, they might as well do a safe job at it.

Hell, considering the way HIV+ people are treated here in the country, I'd keep my status to myself if I'm tested positive.

hehe, guess there's going to be a lot of moaning about the issue from me, Buj. :)

Wednesday, May 10, 2006

Homaj Rajtoj, vere

Mi ne komprenas kial la Unuiĝintaj Nacioj HomRajtaj Konsilantaro Elektadoj resultis en la elektigo de Saudiarabio, Ĉinio, Rusio. Sed mi estas feliĉa ke Svislando kaj Kanado estas elektigita. (legu ĉe UN.org)


technorati tags: , ,

Friday, May 05, 2006

Chicago - La Muzikaĵo

Mi iris al Madinat Arena hieraŭe por vidi la Broadway-an muzikaĵon "Chicago"...

Jes... Ĝi estis tre bonega kaj amuzega. Mi pensas ke vi devu vidi ĝin.

Mia amiko, Mo, partoprenis en "Chicago" antaŭ ol 4 jaroj Usone. Li havis la parton de "Velma"... Jes, "Velma", nu, li rememoris la kantoj, kaj li kantis kun "Velma" kaj "Amos".

Sed, la sonsistemo kraketis iom, sed la muzikaĵo kontinuis.

Mi revenis hejmen 01:20 matene.

Popoloj kiuj amas muzikaĵojn kaj teatraĵojn bezonas vidi "Chicago".

technorati tags: , , ,

Wednesday, May 03, 2006

Libereco de la Gazetaro kaj Parolado

Estas la Munda Gazetar-Libereco Tago hodiaŭ.

Do, la libereco de la gazetaro proksimiĝas tien ĉi en la Emirlandoj, laŭ la Khaleej Times en ĝia artiklo, "‘UAE society moving towards freedom of Press’"

Sed, mi pensas ke ni ankoraŭ havas iujn problemojn pri la afero... Estas vera ke ĵurnalistoj devas ne iri al prizono pro iliaj verkaĵoj, la ĉefa justicisto de la Federa Supera Juĝejo diras en la Gulf News. Sed, la problemo estas ke gazetoj ankoraŭ memcenzuras.

Mi pensas ke la gazetoj devas ignori la cenzuro, kaj ne memcenzuri. ... Iu devas diri iun ajn.

Nune, pri la Libereco de Parolado... Ĉu la pensado ke iuj de la TV kanaloj estas "substandarda kaj maldeca" estas stulta? La ideo de Dhahi Khalfan de haltigi tion kanalojn ŝajnas por mi stulta.

Mi demandis ofte, "Kio estas maldeca? Aŭ substandarda?" Ĉu estas la dececo de Islamo? Sed, en Islamo, ekzistas multaj de ekzegezoj, ĉiu kun ĝia unika defino de dececo. ... Mi pensas ke ni estas en mondo kien ekzistas "Morala Relativismo". Kio estas bona por vi, eble ne estas bona por aliaj, kaj inverse.

... Legu: "Incriminating affront to religion likely" en la Khaleej Times. Okej, do mi devas ne diri iun ajn insultan al religioj. Sed, ĉu insulti aŭ moki aŭ ridigi la religiajn klerikojn estas parto de la leĝo? Mi ne deziras halti la mokado de iuj de la religiaj klerikoj, speciale se ili havas stultajn pensadojn.
=)

technorati tags: , ,