Wednesday, May 03, 2006

Libereco de la Gazetaro kaj Parolado

Estas la Munda Gazetar-Libereco Tago hodiaŭ.

Do, la libereco de la gazetaro proksimiĝas tien ĉi en la Emirlandoj, laŭ la Khaleej Times en ĝia artiklo, "‘UAE society moving towards freedom of Press’"

Sed, mi pensas ke ni ankoraŭ havas iujn problemojn pri la afero... Estas vera ke ĵurnalistoj devas ne iri al prizono pro iliaj verkaĵoj, la ĉefa justicisto de la Federa Supera Juĝejo diras en la Gulf News. Sed, la problemo estas ke gazetoj ankoraŭ memcenzuras.

Mi pensas ke la gazetoj devas ignori la cenzuro, kaj ne memcenzuri. ... Iu devas diri iun ajn.

Nune, pri la Libereco de Parolado... Ĉu la pensado ke iuj de la TV kanaloj estas "substandarda kaj maldeca" estas stulta? La ideo de Dhahi Khalfan de haltigi tion kanalojn ŝajnas por mi stulta.

Mi demandis ofte, "Kio estas maldeca? Aŭ substandarda?" Ĉu estas la dececo de Islamo? Sed, en Islamo, ekzistas multaj de ekzegezoj, ĉiu kun ĝia unika defino de dececo. ... Mi pensas ke ni estas en mondo kien ekzistas "Morala Relativismo". Kio estas bona por vi, eble ne estas bona por aliaj, kaj inverse.

... Legu: "Incriminating affront to religion likely" en la Khaleej Times. Okej, do mi devas ne diri iun ajn insultan al religioj. Sed, ĉu insulti aŭ moki aŭ ridigi la religiajn klerikojn estas parto de la leĝo? Mi ne deziras halti la mokado de iuj de la religiaj klerikoj, speciale se ili havas stultajn pensadojn.
=)

technorati tags: , ,

3 Comments:

Anonymous Anonymous said...

Oni ĉe ni lastatempe rimarkis pri cxi tiu artikolo en kiu la gazeto ŝajnigas ke estas la studentoj kiuj postulas cenzuron:
The students stressed that censorship should be active in the UAE and urged the management to drop the book from its curriculum. Ĉu tio estas la voĉo de la popolo aŭ la voĉo de la gazetaro/registaro? Aŭ ĉu simple ne eblas ekscii?

05 May, 2006 01:44  
Blogger Samawel said...

Mi ne scias... La voĉo de la popolo ne estas unu... Mi malsamopinias kun ili el la RAK Women's College.

La GulfNews ŝajnas al mi ne tendenca. Sed estas facila por havi la voĉon registaran gazete.

Mi diris antaŭe ke tia cenzuro ne estas la "libera edukado" ni devas havi tien ĉi.

05 May, 2006 11:58  
Anonymous Anonymous said...

This comment has been removed by a blog administrator.

27 August, 2006 13:13  

Post a Comment

<< Home