Tuesday, May 30, 2006

Sabah - La filmo

Mi vidis "Sabah" la Kanada filmo pri Islamanino kiu amiĝas ne-Islamano. La IMDB nune havas 7.4/10 por la filmo.

Mi havas ŝatecon por Arsinée Khanjian kaj Atom Egoyan, speciale pro la filmo Ararat. Kaj mi aŭdis pri Sabah en la BBC Araba Radio.

Mi havas amikinojn kiujn havas la saman problemon kiel Sabah. Ili amas virojn ne-Islamanojn, aŭ ne el iliaj kulturoj. Mi deziris vidi la filmon por bona ideo pri la plena afero.

La filmo estas bona. Mi donas 7 el 10. Estas filmo vidinda. Sed iam, la filmo ŝajnas pli malpli ne reala, speciale la fino. Oni devas esti optimisma, sed mi ne estas vere optimisma. Ne ĉiuj familioj akcepti fine la verecon.

Sed, oni bezonas vidi la filmon, por kompreni la aferon pli malpli bone. Kaj Arsinée Khanjian devis meritis la aljuĝaĵon Genie.

technorati tags: , , , ,

3 Comments:

Blogger Genoveva said...

Mi sercxas la filmon en franca lingvo aux en esperanta lingvo (rideto).

30 May, 2006 22:16  
Blogger Genoveva said...

La angla lingvo estas necesega se ni volas pligrandigi nian vidadon de la mondo. Ne suficxas esperanta lingvo bedauxrinde

30 May, 2006 22:42  
Blogger Samawel said...

Vere... :(

La esperanta mondo devas grandigi...

Partetoj de Ararat estas en franca, cxar iuj de la estantoj estas el Quebec (se mi memorus bone). :)

31 May, 2006 00:18  

Post a Comment

<< Home