Thursday, June 29, 2006

Bejruto, iu?

AFP, Yahoo News: Welcome to Beirut, Sin City of the Arab world

"This allows for a more permissive and less hypocritical society," she says, adding that "contrary to Dubai, it is not just a form of freedom aimed at creating the right atmosphere for business and tourism".

Nu, se mi dirus ke mi akoras, mi nomiĝos malpatriotan lokulon.

Ja, mi ne povas vidi la teatraĵon Hakeh Neswan ("Virinaj Diradoj") baldaŭe, sed mi amegas vidi tiun se ili montrus la teatraĵon en Dubajo.

technorati tags:, ,

Monday, June 26, 2006

Israelaj fabrikaĵoj en la Araba Mondo


Estas vera kion Michael Kanellos diris. Intel havas fabrikejoj en Israelo, Intel fabrikaĵoj estas multe en la Arabmondaj komputiloj. La ŝanco ke vi havas fabrikaĵojn el Israelo estas granda.

Mi ne koleriĝas, la Intelaĵoj estas bonaj.

Mi sole esperas ke la KD de La Idan Raichel Project estas aĉetebla en Dubajo.

La Israelanoj ankaŭ ŝatas niajn Arabajn muzikaĵojn, laŭ la dokumentaĵo de Aljazeera pri la Arabaj aŭ Mizrahaj Juduloj, kaj retpoŝton mi ricevis antaŭ ol longtempo. Eble ni devas eksporti Arabmuzikaĵojn al Israelo.

technorati tags:, , , ,

Saturday, June 24, 2006

Flock Beta

Do, mi atendis longtempe, kaj nune mi uzas la Flock TTT-legilo. Kaj mi uzas tion legilo por blogi.

Estas interesa legilo, kaj nova. Mi ĝin amas.


technorati tags:,

Blogged with Flock

La Vikipedio en la BBC Araba Blogo

La blogo de la BBC Araba, nomata Melh Wa Felfel, diskutis la Vikipedion. (Speciale la Araban vikipedion.)

Ĉu tion multigas la vizitantoj Vikipedie? Ĉu tion multigas la sumon de la bonajn artiklojn en la libera enciklopedio?

Mi ne konas.

technorati tags: , ,

Monday, June 19, 2006

Paradizo Nun

Mi vidis la filmon finfine, mi atendis longtempe. Paradizo Nun estas en la kinejoj, mi pensas por tiu ĉi semajno sole.

Mi konsilas ĉiu vidi la filmo, por la rakonto kaj por la vereco. La filmo klarigas kion estas en la mensoj de la bombistoj sinmortigaj/martiraj por la iuj ajn kiuj ne konas la aferoj de tiuj.

Mi ŝatis la ekon kaj la finon pro la subiteco, kiel la vivo, ĝia eko kaj fino estas subita.

technorati tags: , ,

Sunday, June 18, 2006

Denove, la Sankta Vivo

Denove la ŝtato mortpunas personon, pro mortigi alian personon. Do, la ŝtato deziras venĝon... La okulo por l' okul', ĉu ne?

Kaj denove, mi priskribas la juĝistojn mortigantajn, por peturbi en la regpovo de viv' kaj mort'.

Mi staras opinie en tiu ĉi afero kun Mohammed Hasanejn Hejkel, se vi vidus lian televidan programon en Algxazira TV "Kun Hejkel", li diskutis pri la mortpuno, mi ne konas kio li diris vere-laŭvorte, kio estas kial la ŝtato ne rajtas havi la regpovo de peturbi vivon kaj morton krom la Kreanto de Vivo.

Laŭ rezono, se vi volus, post kiom da jaroj, novajn informaĵojn pri la krimo ekvidus, la mortiganto estas krimisto sendube, sed ni devas ne venĝigas, tio ĉi ne reportos la viktimon, kaj ne korektos la malkorekton, sed la mortpuno duobligos la malkorekton.

Laŭ mia opinio, la mortiganto devas bedaŭregas la krimon, sed la morto ne kaŭzas la krimon, ĝi kaŭzas la fino de la bedaŭro, la mallibreco dumviva igos la personon bedaŭranton.

Redakto: Samtago, 17:45: Ŝajnas kiel Rabbeno Eliyahu Stern, de Virtual Talmud, skribis, antaŭ ol du tagoj, pri la mortpuno.

technorati tags: ,

Wednesday, June 14, 2006

La Islamstudoj kaj Kulpigado de l' Judaro

Legu:
Gulf News: Islamic curriculum to be upgraded

Bonideo! Mia lasta jaro en lernejo, la lasta leciono en la Islamaj Studoj ni lernas pri la "Protokoloj de Cion"... Jes, ja! Tiu malverega libro. Mi decidis ke se la ekzameno havus demandojn pri tiu leciono, mi ne maldemandas. Sed, en la ekzameno, neniuj demandoj pri la Protokoloj ekzistas. Mi felicxis.

Eble la sxangxoj de la lecionoj Islamstudoj enhavas la forigon de tiun lecionon.

Ni devas lerni ne kulpigi la Judaron pro niaj problemoj. Kaj solvi niajn problemojn sen la kulpigado de aliaj popoloj.

technorati tags: , of the of , ,

Tuesday, June 13, 2006

Bedaŭrinde

Mi viŝis la lastan afiŝon (pri mia harar') pro mia persona privateco.

Bedaŭrinde, la Emirlandoj ne pretas por individuajn geulojn. Eble future.

Sunday, June 11, 2006

La Mortpuno por Adultado

Mi ne legas la Khaleej Times ofte, cxar la gazeto sxajnas ofte stulta, sed la artiklo min atentis "Fugxejra Sxaria Jugxejo kondamnis viron mortpune pro adultado" en la unua pagxo. *Kaj al Netscape: UAE court condemns alleged adulterer to death by stoning.

Se vi dezirus pensi la adultado krimo, vi povu. Sed, se vi pensus la mortpunon punon bonan, vi akceptis krimon pli grandega ol adultado, kiu estas la mortigo de persono. El kie vi devenas la rajton de mortigo alian personon? Kaj el kie vi devenas motivon de mortigo alian personon?

Hodiau, aplike la liberecon de esprimi mian opinion pri la afero, mi diras al vi ke la jugxistoj (se vi dezirus nomigi ilin jugxistoj) kaj la aliaj kauxzantoj de la mortpuno al Sxahijn Abdil-Rahman sxmiris iliajn manojn kun sangon de alia persono...

Do, al kiam ni akceptas la rajton de sxtato mortigi personon?

*Update: 16:30, same day

technorati tags: , ,

Aliaj blogoj pri la sama afero:

Saturday, June 10, 2006

Verda Partio de la Saŭdiarabio

Malmulta da iuj koni pri la ekzisteco de la Verda Partio de la Saŭdiarabio. La partio estas konsiderata malleĝa, kiel ĉiu de la aliaj politikaj partioj en la Saŭdiarabio.

Mi decidis legi la Platformo de la Partio. Tiuj opinioj estas kiel la multaj da miaj ideoj politikaj.

Kio interesas min estas la ideo de la Mezorienta Unio, kiel la Eŭropa Unio. (Artiklo 3a,§1a). Alie, la Artiklo 10a, §4a, interesas min ankaŭe, estas problemo kio mi konsideras la plej grandega problemo nune en la Mezoriento, speciale pro la multigado en la seksa-liberado de la adoleskantoj kaj junuloj en tiu ĉi regiono de la mondo.

technorati tags: , , ,

Friday, June 09, 2006

Krimo de Seksa Atenco

Legu:
Ne la artiklo, la artiklo ne parolas pri samseksema farado. Estas la titolo, kaj la titolo sole, kiu parolas pri samseksema farado. La artiklo raportas seksatencon de viro en Fuĝejro, la atencanto estas viro ankaŭ.

La titolo de la artiklo ŝajnas homofobia. La stupro provita ne indikas se R.R. estas samseksemulo aŭ ne.

Mi skribis leteron al la Gulf News pri la artikla titolo:

"Man ... for homosexual attempt" The title has caught my eye, having read the article; R.R. had attempted to rape another man, this by no means indicates his sexual orientation. It seems to be a homophobic title; I don't think it's a reasonable idea to have a title that blames a particular sexual orientation for a crime. I doubt the GulfNews would publish an article saying something like, "Expat jailed for heterosexual rape." A rape, regardless of the victim and the criminal, is still a rape. Do not blame homosexuals for a crime criminals might attempt.

technorati tags: , , ,

Wednesday, June 07, 2006

Intermita Eksplodema Malordo

Legu:

Ĉu ne memoras vin pri iuj ajn? Ne, la plej da iuj ĉi tien en Dubajo?

L' intermita eksplodema malordo estas problemo pli granda ol kiu ni pensas, kaj ĉu ne estas tia problemo granda ĉi tien?

technorati tags: ,

Tuesday, June 06, 2006

Gmail Arabe, Hebree

Do, nune, Gmail havas Araban kaj Hebrean versiojn (eĉ mia Hebrealingvo ne estas pli bona). Mi provis la Araban version ekde 4 tagoj, kaj provis la Hebrean version nune. La du ŝajnas bonegan. Mi feliĉas ĉar mi nune uzas Gmail en la Araba versio.

Monday, June 05, 2006

Emirates Today - La Angla

Mi ne atendis la eldonadon de mia letero je la gazeto, sed neatendite mi legis la leteron hodiaŭ. La afero estas pri la interreta cenzureco de interret-servadaj firmoj en la Emirlandoj.

Se vi volus, legi la leteron tien ĉi.

Sed korektado, mi skribis en la leteron pri la RTA senkonscie, ili ne havas ion rilatan de la interret-servaj firmoj. Estas mia eraro, mi intencis skribi pri la Aŭtoritato pri la interret-servaj firmoj, ne la Aŭtoritato de Transportado kaj Vojoj.

technorati tags: ,

Sunday, June 04, 2006

Interesa Artiklo

La artiklo de Raŝijd Kŭejder, de Alhayat Londona, estas interesa, disuktanta de grava afero.
"تناقضات مفهوم «المجتمع المدني» في الإصلاح السياسي العربي" - "Kontraŭdiraĵoj en la koncepto "civila socio" en la Arab-politika reformado"

Estas vera lia diro, kio estas la graveco de demokratioj se la socia justeco en iliaj bazoj?

Estas regnoj, mi certas, mi ne memoras kiujn, kiuj enhavas la socian justecon en iliaj konstitucioj. Ordinare, la konstitucio estas la sola gravega dokumento en la politiko de la regnoj... Mi ne parolas pri la Arabaj Regnoj aŭ Ĉinio, pro la Arabaj regnestroj, kaj registaro Ĉinia kiuj ignoras la konstitucion senprobleme.

technorati tags: , , ,