Friday, September 29, 2006

Agnosku unue la konsenton

Legu:

Agnosku unue la konsenton. La du konsentis suksumi; laŭ mia opinio, mi ne kredas la viktimo stupriĝis. Kial la viktimo akordis eniri aŭtomobilon kun tiuj?!

Bonvolu ne miskompreni kion mi diras; mi kredas ke la ŝtelo kulpigo al la krimulo. Krimo okazis, kiu estas ŝtelo. Kaj la krimuloj devas esti punata pro tiu krimo.

Mi ne eniros inter la afero de sekso kaj kial la Leĝo Emirlanda rigardas sekso kiel krimo, sed ni devas kompreni la ega malsamo inter konsentata sekso kaj stupra sekso.


technorati tags: , , , , ,

Sunday, September 24, 2006

La Hebrea je la Araboj

Legu:

Iu de la kialoj mi legas Israela muziko (speciale La Idan Raiĥel Projekt) ĉar mi amas la Hebrean lingvon. Kiel la Araba, la Hebrea lingvo estas bela kaj profuna.

Mi konas la bazojn de la lingvo, kaj povas legi la skribaĵon sen probleme. Kaj pli malpli povas paroli iujn da Heberaj vortoj.

La lingvo estas facila por la parolantoj de Semidaj lingvoj (kiel Araba, Amhara ktp). La lingvo iris tra periodo kiel "morto lingva" aŭ igis neparolata lingvo en la ĉiutaga vivo krom en la sinagogoj. Sed, je la 18-a jarcento, la intereso je la linvgo pliigis, special pro Eliezer Ben-Jehuda, kiu bredis infano kiu parolas la Hebrean kiel unua lingvo, do estigas la unua infano parolanta la Hebrean en longtempo.

La Hebrea lingvo gravegas en la Mezoriento pro la Konflikto Mezorienta kio ĉirkaŭigas ĉirkaŭ Israelo kaj la Palestinaj Teritorioj (la unua uzas Hebrean, la dua uzas Araban.) Do kial ne lernas ni la Hebrean lingvon?

Vi povus surprizi ke iuj (mi nomigas ilin ignorantoj) provas krei ekskuzojn por nelerni la Hebrean:
  • "Estas la lingvo de la malamiko, mi ne deziras paroli kiel la malamiko."
  • "Estas la lingvo de la Judismo, mi ne estas Juda."
  • "La lingvo ne estos utila por mi future."
  • "Mi feliĉas por la Araba lingvo kaj la _____(pliigu alian lingvon tien ĉi)_____ lingvo.

Mi ne respondos al tiuj komentoj, sed mi pensas ke raciulo konas la respondon.

Ni bezonas instruistojn kiuj povas instrui le Hebrean lingvon en la Emirlandoj, kaj la aliaj landoj Golfaj. Mi estas certa ke ekzistas multajn da Hebrelingvanoj en la Emirlandoj, kaj povas instrui se vi demandus al ili.

Nu, ĝis tiu tempe, utiligu kiujn vi povas trovi interrete:

Saturday, September 23, 2006

Freej

Mi ĵus vidis la unuan epizodon de la animado Freej (Friĝ), kaj estis bona. Honeste, estas la plej bona de ĉiuj da arab(ig)aj animadoj mi vidis.

La loka TV kanalo
Sama Dubaj elsendas la animado preskaŭ 30 minutoj poste la finfasto Dubaj-tempe. Mi ne vere konas, sed ili eble reelsendas nokte 01:00 Emirlanda-tempe.

Ĝuu!

technorati tags: , , , ,


Sunday, September 17, 2006

La Democration Emirlandan mi nune ekkomprenas

Antaŭ ol unu monato, mi diskutis kun mia amiko Sicilia, la temo estis demokratio. Ni akordis ke la demokratio direkta estas la plej bona ĝenro de demokratioj, kaj la lando kun la plej direkta ĝenro de demokratio estas Svisio.

Li diris ke demokratio direkto okazas en Svisio senprobleme pro 2 kialoj: la Svisanoj havas konsciencon politikan kaj civitan. Li ankaŭ diris ke la Italianoj ne interesas je politikoj kiel la Svisanoj; malgranda nombro de Italianoj partoprenas en la referendoj.
(1 2 3) Kaj mi vidas, el miaj diskutadoj kun aliaj Emirlandanoj, ke estas la sama problemo tie ĉi en la Emirlandoj; ili ne interesas.

Kaj tiuj diskutadoj estas kaŭzis min kompreni kiel la Emirlanda Demokratio revelas. Ni, la plimulto da la Emirlanda popolo, ne vere havas politikan ekzistencon. Do, la kaŭzo de la malrapideco de la revelado demokratia estas por ellabori la konsciencon politikan kaj civitan en la popolo, kaj tiu bezonas longan tempon. La
democratio Svisa ekzistas antaŭ ol 100 jaroj, kaj tiu eble estas la plej grava kaŭzo de la ekzisteco de la politika konscienco je la plimulto de la Svisanoj.

La 6068 geelektantoj estas sola nombro kiu grandigas ĉiu-2-jare ekde tiu ĉi jaro ĝis la jaro kiam ĉiu aĝas super 18-jaroj povas elekti.

Kiun mi ne komprenas estas la afero de politikaj partioj. Ĉu ni havos partiojn future?

Por ridoj: Iuj de miaj amikoj sugestis ke mi nomigu min por la parlamentaj balotadoj. Mi volas tiun, sed mi ne havas la tempon en la 10 jaroj postnune, eble mi nomigos min 2018, hahaha. Kaj aliulo sugestis ke mi ekigus Verdan Partion Emirlandan, la 2 malpermesantoj estas tempo kaj la leĝo, ĉar la leĝo eble malamegas la politikajn partiojn.

Artiklojn mi sugestas vi legi pri la afero:
Redakto, Septembro 22-a 2006:
Aliaj artikloj pri la afero:

technorati tags: , , , ,

Wednesday, September 13, 2006

Avinoj Niaj

La novaĵon konfirmis, ni Ramadanos kun niaj avinoj ĉe Sama-Dubaj TV. Mi ne povas atendi!

Tuesday, September 12, 2006

Energio Nuklea

La Sekretario Ĝenerala de la Golfa Kunlaborada Konsilantaro (GKK) Abdelrahman Ben Hamad Alatijjah proponis ke ni estigi Nuklean Energion... Vi eble konas nune, mi pensas ke la nuklea energio estas alia metodo de bruligi la monon senutile.

Anstataŭ ol estigi nuklea energio kiu kaŭzas eble problemojn ĉirkaŭaĵajn, aŭ kaŭzas ŝuldojn al landoj kiuj eksportas uranion, ni povas investi nian grandegajn landojn en la GKK por estigi sunan energion kiu estas malkostema ekonomike ol la nuklea energio. Mi certas ke vi konas pri la parenceco inter la suno kaj nia granda lando.

Ne sole tiu, kiam aliaj landoj (speciale de la unua mondo) ekas malutili aŭ malpermesi utiladon de la nuklea energio, ni estos la idiotoj kun iom aliaj landoj en estigi danĝeran metodon de krei energion.

Ĉu ne estas pli facila ol prizorgi la malŝparaĵon nuklean, ke koni ke la suno garantias nian energion senprobleme?

technorati tags: , , ,

Friday, September 01, 2006

Seksismo en la lingvo usado

Legu:


Mi ne havas problemon pri la novaĵo; mi ne havas problemon atendi taksion longtempe eĉ se Roztaksioj proksimus min, la taksioj kiuj min malpermesas eniri pro la faluso inter miaj gamboj.

La vera afero estas en la usado de la lingvo en la titolo de la artiklo. "Delikata Sekso", eble ne insultus iajn virinojn, kaj eble insultus aliajn virinojn, speciale la virinoj kiuj ne estas delikataj, kaj estas feliĉa pro tio. Kial viriĉo diskutas aferojn de la virinoj, kiu estas lia afero?

Verege, mi pensas ke tiu usado "delikataj sekso" estas stereotipo malvera pri la virinoj, kaj mi pensas ke ĝi insultas la virinojn, kiel mi pensas la usado "forta kiel viro" insultema al mi. Mi ne konas kion vi pensas pri la usado, sed mi esperas ke vi konas ke tiu, laŭ mia opinio, estas seksisma al virinoj.

Ni devas havi en la Araba lingvo klarigon pri kial ne uzi seksismo en la lingva usado.

technorati tags: ,