Sunday, June 18, 2006

Denove, la Sankta Vivo

Denove la ŝtato mortpunas personon, pro mortigi alian personon. Do, la ŝtato deziras venĝon... La okulo por l' okul', ĉu ne?

Kaj denove, mi priskribas la juĝistojn mortigantajn, por peturbi en la regpovo de viv' kaj mort'.

Mi staras opinie en tiu ĉi afero kun Mohammed Hasanejn Hejkel, se vi vidus lian televidan programon en Algxazira TV "Kun Hejkel", li diskutis pri la mortpuno, mi ne konas kio li diris vere-laŭvorte, kio estas kial la ŝtato ne rajtas havi la regpovo de peturbi vivon kaj morton krom la Kreanto de Vivo.

Laŭ rezono, se vi volus, post kiom da jaroj, novajn informaĵojn pri la krimo ekvidus, la mortiganto estas krimisto sendube, sed ni devas ne venĝigas, tio ĉi ne reportos la viktimon, kaj ne korektos la malkorekton, sed la mortpuno duobligos la malkorekton.

Laŭ mia opinio, la mortiganto devas bedaŭregas la krimon, sed la morto ne kaŭzas la krimon, ĝi kaŭzas la fino de la bedaŭro, la mallibreco dumviva igos la personon bedaŭranton.

Redakto: Samtago, 17:45: Ŝajnas kiel Rabbeno Eliyahu Stern, de Virtual Talmud, skribis, antaŭ ol du tagoj, pri la mortpuno.

technorati tags: ,

0 Comments:

Post a Comment

<< Home