Sunday, September 17, 2006

La Democration Emirlandan mi nune ekkomprenas

Antaŭ ol unu monato, mi diskutis kun mia amiko Sicilia, la temo estis demokratio. Ni akordis ke la demokratio direkta estas la plej bona ĝenro de demokratioj, kaj la lando kun la plej direkta ĝenro de demokratio estas Svisio.

Li diris ke demokratio direkto okazas en Svisio senprobleme pro 2 kialoj: la Svisanoj havas konsciencon politikan kaj civitan. Li ankaŭ diris ke la Italianoj ne interesas je politikoj kiel la Svisanoj; malgranda nombro de Italianoj partoprenas en la referendoj.
(1 2 3) Kaj mi vidas, el miaj diskutadoj kun aliaj Emirlandanoj, ke estas la sama problemo tie ĉi en la Emirlandoj; ili ne interesas.

Kaj tiuj diskutadoj estas kaŭzis min kompreni kiel la Emirlanda Demokratio revelas. Ni, la plimulto da la Emirlanda popolo, ne vere havas politikan ekzistencon. Do, la kaŭzo de la malrapideco de la revelado demokratia estas por ellabori la konsciencon politikan kaj civitan en la popolo, kaj tiu bezonas longan tempon. La
democratio Svisa ekzistas antaŭ ol 100 jaroj, kaj tiu eble estas la plej grava kaŭzo de la ekzisteco de la politika konscienco je la plimulto de la Svisanoj.

La 6068 geelektantoj estas sola nombro kiu grandigas ĉiu-2-jare ekde tiu ĉi jaro ĝis la jaro kiam ĉiu aĝas super 18-jaroj povas elekti.

Kiun mi ne komprenas estas la afero de politikaj partioj. Ĉu ni havos partiojn future?

Por ridoj: Iuj de miaj amikoj sugestis ke mi nomigu min por la parlamentaj balotadoj. Mi volas tiun, sed mi ne havas la tempon en la 10 jaroj postnune, eble mi nomigos min 2018, hahaha. Kaj aliulo sugestis ke mi ekigus Verdan Partion Emirlandan, la 2 malpermesantoj estas tempo kaj la leĝo, ĉar la leĝo eble malamegas la politikajn partiojn.

Artiklojn mi sugestas vi legi pri la afero:
Redakto, Septembro 22-a 2006:
Aliaj artikloj pri la afero:

technorati tags: , , , ,

0 Comments:

Post a Comment

<< Home